Portada

NE?TRALE (ORIGINALA ROMANO EN ESPERANTO) IBD

MONDIAL
12 / 2024
9781595694874

Sinopsis

La nova, historia romano de Sten Johansson prezentas al la leg¡antoj la aventurojn de tri homoj kun ?ajne sendependaj vivoj: de sveda tipografo, Ture, membro de la komunista partio de Svedio, de norvega vendisto en farbbutiko, Reidar, ser?¡anto de vojoj por rezisti al la okupacio de Norvegio fare de nazia Germanio, kaj de Gullvi, sveda kelnerino, dum sia juna?o viktimo de perforto fare de familiano. Per historioj kaj anekdotoj el la vivoj de la tri homoj, per rakontoj pri spion¡ado kaj sabotado, pri amoro, e? pri amo al ?azo, la a?toro ne nur inter¡plektas la vivojn de la tri ?efroluloj, sed same prezentas la komplikan historion de parto de Skandinavio dum tiu tempo: Dum la dua mondmilito, Svedio deklaris sin ne?trala lando, dum Norvegio estis okupita de la germana nazia armeo. Dum Svedio, en sia rilato al Germanio, konsentis al kompromisoj por konservi sian ne?tralecon - i.a. ?i devis lasi germanajn trupojn pasi tra Svedio, kaj ?i tenis fortajn rilatojn al la germana indu¡strio - Norvegio estis regata de marionetoj de la nazioj, dum multaj en la popolo, pasive a? pli aktive, rezistis la okupadon. Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj a?toroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 25 originale verkitaj libroj en Esperanto - ?efe romanoj kaj rakontoj. Li anka? tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. ?i tiu romano Ne?trale estas jam la dek tria libro de Sten Johansson aperinta ?e Mondial.

PVP
21,41